Salkolekta muro

Bad Dürrenberg
La salkolekta muro Bad Kösen
Bad Salzuflen: detala vidaĵo de la muraj branĉetoj
Bad Orb, saloza akvo fluas tra la branĉetoj
La salkolekta muro Bad Reichenhall
La salkolekta muro en Gołdap, Pollando

Salkolekta muro - germane Gradierwerk, angle graduation tower - estas instalaĵo el granda ligna kadro, en kiun enplektiĝis multaj arbustaj branĉetoj (ĝenerale de pruneloj). De supre malsupren la branĉetojn trafluas sala akvo, kies saleco dum la trafluo altiĝas pro la forvaporiĝo de akvo. La koncentritan salakvon oni fine boligis por forvaporigi la restintan akvon kaj izoligi la salon, sed la unua paŝo de natura forvaporiĝo en la salkolekta muro estis pli energio-ŝpara ol dekomence boligi la nekoncentritan salakvon.

La aero proksime de tiaj salkolektaj muroj estas sanige saturita je saloza vaporo, aparte bona por pacientoj kun astmo kaj aliaj pulmaj malsanoj. Tial - aparte dum la 18-a kaj 19-a jarcento - multaj kuracaj urboj en lokoj kun naturaj fontoj de saloza, saniga akvo starigis tiajn salkolektajn murojn en urbocentraj parkoj kun duobla efiko kaj de kuracado kaj de salkolektado.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy